skit/o PIV1
skito
Ano de popolo vivinta en la stepo de Skitujo,
proksimume inter la 10a kaj la 1a jarcentoj a. K., parte migre, parte fikshejme, parolinta
hindeŭropan lingvon:
la skitoj ne tre ŝatas paroladon
[1];
la skitoj, tiel kruelaj, kiel haŭtoblankaj
[2].
1.
J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 18a, p. 127a
2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 18a, p. 127a
- angle:
- Scythian
- beloruse:
- скіф
- ĉine:
- 獯 [Xūn]
- france:
- Scythe (subst.)
- germane:
- Scythe
- hungare:
- szkíta
- japane:
- スキタイ人 [スキタイじん]
- katalune:
- escita (subst.)
- pole:
- Scyt
- ruse:
- скиф
- ukraine:
- скіф
skita
- Rilata al skitoj: Miĥaelo III (la imperiestro de la romianoj) responde al la pretendoj de papo Nikolao I de Romo nomos la rigidan kaj malriĉan Latinon „lingvo barbara kaj skita“ [3].
3.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
- angle:
- Scythian
- beloruse:
- скіфскі
- ĉeĥe:
- skythský
- france:
- scythe (adj.)
- germane:
- scythisch
- hispane:
- escita
- hungare:
- szkíta, szittya
- katalune:
- escita (adj.)
- pole:
- scytyjski
- ruse:
- скифский
- slovake:
- skýtsky
- ukraine:
- скіфський

