*kiel UV
*kiel
- 1.
- Ekkria kaj demanda adverbo, signifanta „kiamaniere? kiagrade?“: ha, kiel bele! [1]; ha, kiel bela ŝi estas Marta ! kiel vi fartas [2]? kiel la virino estas nomata [3]?
- 2.
-
Konjunkcio signifanta „sammaniere al,
sammaniere ol, samgrade ol, en tia maniero kia, kompare al, same je“ kaj
enkondukanta komparon:
barakti kiel fiŝo ekster la akvo
PrV
;
la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio
FK
;
kiel ponardo en mi penetras ĉiu vorto
Hamlet
;
nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona
patro
FK
;
ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj,
sed kiel fratoj
[4];
li estas kiel ekzilita
[5];
ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj
[6];
ŝi kuris kiel rabia
Marta
;
ni sentas nin kiel samgentanoj
[7];
la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino
[8];
kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin
tuŝi
[9];
senti sin tute kiel hejme;
li komprenas predikon kiel bovo muzikon
PrV
.
kvazaŭ
- 3.
-
Identiga konjunkcio signifanta „este“,
„estante“, „en sia funkcio de“ ktp:
„Mi elektis lin kiel prezidanto“ signifas:
„mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto“, aŭ
„mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto“ aŭ
„mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto
elektas“
[10];
„Ŝi estus bona por mi kiel edzino!“ li pensis
[11];
mi elektus la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo
[12];
kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la
devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al
ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado
[13];
proponi sin kiel servistinon
[14];
li propagandis kiel unua tiujn ideojnZ
;
kiel rekompencon li petis nur glason da vino;
tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo;
ni rigardis tion kiel nian devon.
estkiel
- 4.
- Nerekte ekkria, demanda aŭ duba konjunkcio kun signifo de maniero aŭ grado: terure, kiel mi volas manĝi [15]; [ŝi faris tion] por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino [16]; antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la [...] problemojn FK ; kiel ajn (kvankam tre) malfacila estas nia tasko, ni persistos; kiel ajn (eĉ se tre) malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatas al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo EE ; kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja ...i [17]; kiel ajn eksterordinare teruraj ŝajnis iaj epizodoj, ili ne povis egali la abomenecon de tio ĉi; venu kiel eble plej baldaŭ (tiel baldaŭ kiel estos eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan.
- 5.
- Korelativa konjunkcio respondanta al tiel, tia, tiom: mi estas tiel forta (aŭ: same forta) kiel vi; mi obeos tiel, kiel mi promesis; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [18]; ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis [19]; ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo [20]; [tio] estas ja pli profita, tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo Hamlet ; neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia [21]; mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi [22]; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj FK ; li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas [23]; [li havas] tiom same da talento kaj kapablo, kiel mi Marta .
- 6.
- (evitinde)
Konjunkcio enkondukanta ekzemplojn de antaŭa ideo (kiel ekzemple..., tiaj, kiaj
ekzemple):
en landoj kiel Italio, Francio kaj Germanio, la sinmortigo estis punata per la
enterigo de la kadavro ekster sankta grundo
[24];
en publikaj ejoj kiel placoj, metrohaltejoj, flughavenoj,
benzinstacioj kaj similaj abundas kameraoj
[25];
[jen] preskaŭ neniaj ĝenaĵoj kiel rubo, murskribaĉoj, aŭ publika
fumado
[26];
la najbaraj landoj de Balkano apartiĝas pro la uzo de neregulaj ritmoj kiel
7/8, 9/8, 11/8 ktp
[27].
Rim.: Tiu uzo ne esprimas manieron, sed supozeble kopias naciajn lingvojn. Pli bone uzu laŭ la celita senco interalie aŭ (tiaj, kiaj) ekzemple.
Rim. 1:
Ĉar post kiel la verbo estas ofte subkomprenata,
oni iam hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo. Por
forigiĉiun dubon, oni nur restarigu la subkomprenatan ideon:
mi elektis lin
kiel prezidanto (ĉar mi estas prezidanto; la
prezidanto
estas la sama persono kiel la subjekto);
mi elektis lin
kiel prezidanton (por fari el li prezidanton; la
prezidanto
estas la sama persono kiel la komplemento);
mi faros vian idaron kiel polvo de la tero
(tiel multenombra kiel estas).
[28]
Rim. 2:
Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas
neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ:
ni akceptis lin
kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo);
ni akceptis lin kvazaŭ reĝon
(kvankam li ne estis efektive reĝo).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:26
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:16
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:1
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
12. L. L. Zamenhof: Fundamenta verko, OV II.73. El La Esperantisto 1893, n.5, p.66–68.
13. N.V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
21. Jean-Baptiste Poquelin Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
25. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
26. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
27. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:16
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:26
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:16
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:1
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
12. L. L. Zamenhof: Fundamenta verko, OV II.73. El La Esperantisto 1893, n.5, p.66–68.
13. N.V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
21. Jean-Baptiste Poquelin Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
24. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
25. Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
26. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
27. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:16
- afrikanse:
- soos
- albane:
- si
- amhare:
- እንደ
- angle:
- how, like, as
- arabe:
- مثل
- armene:
- նման
- azerbajĝane:
- kimi
- beloruse:
- як
- bengale:
- মত
- birme:
- ကဲ့သို့
- bosne:
- kao što
- ĉeĥe:
- jak, jako, jakožto, kterak
- ĉine:
- 如同 [rútóng], 如何 [rúhé]
- dane:
- ligesom
- estone:
- nagu
- eŭske:
- bezala
- filipine:
- tulad ng
- france:
- comment, comme, de quelle façon, de la façon que, de quelle manière, de la manière que, que ~ ajn: de quelque façon que, de quelque manière que, aussi... que.
- galege:
- como
- germane:
- wie (Art und Weise) 3. als (in der Funktion)
- guĝarate:
- જેમ
- haitie:
- tankou
- haŭse:
- kamar
- hebree:
- איך, כיצד, כמה, כ-, כמו, כפי ש-, ככל ש-
- hinde:
- जैसा
- hispane:
- cómo, como, de qué forma, de forma que, de qué manera, de manera que ~ ajn: de alguna forma que, de alguna manera que.
- hungare:
- 1. hogyan 2. mint 4. hogyan, mennyire 5. mint
- igbe:
- dị ka
- indonezie:
- 1. bagaimana, begitu 2. sebagaimana, seperti 3. sebagai
- internaci-signolingve:
- 1.
- irlande:
- cosúil le
- islande:
- eins
- japane:
- ような
- jave:
- kaya
- jide:
- ווי
- jorube:
- bi
- kanare:
- ಹಾಗೆ
- kartvele:
- როგორიცაა
- kazaĥe:
- сияқты
- kimre:
- hoffi
- kirgize:
- сыяктуу
- kmere:
- ដូចជា
- koree:
- 같은
- korsike:
- quantu
- kose:
- ezifana
- kroate:
- kao što
- kurde:
- çawa
- latine:
- sicut
- latve:
- piemēram,
- laŭe:
- ເຊັ່ນ:
- litove:
- kaip
- makedone:
- како
- malagase:
- toy ny
- malaje:
- seperti
- malajalame:
- പോലെ
- malte:
- bħal
- maorie:
- rite
- marate:
- जसे
- monge:
- zoo li
- mongole:
- шиг
- nederlande:
- hoe
- nepale:
- जस्तै
- njanĝe:
- monga
- okcidentfrise:
- sei
- panĝabe:
- ਵਰਗੇ
- paŝtue:
- په شان
- pole:
- jak, jako, w jaki sposób, tak jak
- ruande:
- nka
- rumane:
- ca, cum, asemenea, în ce fel
- ruse:
- как
- samoe:
- pei
- signune:
- x@35
- sinde:
- جهڙو
- sinhale:
- වැනි
- skotgaele:
- mar
- slovake:
- ako
- slovene:
- kot
- somale:
- sida
- ŝone:
- se
- sote:
- joaloka
- sunde:
- siga
- svahile:
- kama
- taĝike:
- мисли
- taje:
- 1. อย่างไร, วิธีไหน 2. เหมือน, ดั่ง, ราวกับ
- tamile:
- போன்ற
- tatare:
- кебек
- telugue:
- వంటి
- tibete:
- ནང་བཞིན་
- turke:
- neden, niçin, nasıl
- ukraine:
- подібно
- urdue:
- کی طرح
- uzbeke:
- kabi
- vjetname:
- như
- volapuke:
- äs 1. kibid 2. äslik
- zulue:
- indlela
kiela
- angle:
- what sort of
- beloruse:
- які, які ж
- ĉeĥe:
- jaký
- france:
- quel, quelle sorte de
- hispane:
- cuál, qué clase de
- hungare:
- milyen, mifajta, miféle
- japane:
- の強調形 [のきょうちょうかた]
- pole:
- co za
- rumane:
- ce favoare
- ruse:
- какой, какой же
- slovake:
- aký
kiele
(emfaze)
- angle:
- (indeed, just) how
- beloruse:
- як, як жа
- ĉeĥe:
- jak
- france:
- comment, de quelle façon, de quelle manière
- germane:
- auf welche Weise, auf welche Art
- hispane:
- cómo, de qué forma, de qué manera
- hungare:
- mi módon
- japane:
- の強調形 [のきょうちょうかた]
- pole:
- jak
- rumane:
- cum
- ruse:
- как, как же
- slovake:
- akože
kielo
- Metodo1 aŭ maniero1.a, per kiu oni faras ion: li volis nepre ekscii detalojn pri la kielo kaj kialo de la vizito [31]; ili estas iel kunligitaj, kvankam la kielo ne estas evidenta (oni ne scias kiel ili estas kunligitaj) [32]; se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj [33].
31.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
32. Monato, Donald Broadribb: Nova Maigret-romano, 2008
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la sigloj, 2006
32. Monato, Donald Broadribb: Nova Maigret-romano, 2008
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la sigloj, 2006
- angle:
- manner, way
- beloruse:
- спосаб
- ĉeĥe:
- způsob
- france:
- façon, truc (procédé)
- germane:
- das Wie
- hispane:
- forma
- pole:
- sposób
- rumane:
- mod
- slovake:
- spôsob
- turke:
- biçim, hal, tarz, tavır, görünüş
malkiel
- En kontraŭa maniero ol: la […] opinio, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj [34]; malkiel kelkaj teranaj religiuloj, ili ne timas la morton, kaj kiam iu el ili forpasas, neniu funebras [35]; malkiel en Esperanto, la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto [36].
34.
Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro
dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
35. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
36. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
35. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
36. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
- angle:
- unlike
- beloruse:
- у адрозьненьне, у процілегласьць
- ĉeĥe:
- opačně než
- ĉine:
- 不比 [bùbǐ]
- france:
- à la différence de, au rebours de
- germane:
- anders als, im Gegensatz zu
- hispane:
- a diferencia de, al contrario de
- japane:
- ~と違って [とちがって]
- pole:
- przeciwnie do, odwrotnie jak
- rumane:
- contrar, contrariul
- ruse:
- в отличие от, в противоположность
- slovake:
- opačne než
samkiel, same kiel, tiel same kiel
- En maniero sama, tute komparebla kun tio ke...: samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj […], same okazos pri la naciaj lingvoj [37]; samkiel tigroj al regalo la malsatantoj el la kaĝo sin premas [38]; li jam ne sentas la kutimajn zorgojn same kiel oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero LGA ; por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio BdV .

37.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ‐ Neŭtraluloj
38. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
38. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
- angle:
- just like
- beloruse:
- так сама як
- ĉeĥe:
- tak jako tak, taktéž
- ĉine:
- 正是 [zhèngshì]
- france:
- à l'instar de, de même que, tout comme
- germane:
- genauso wie
- hispane:
- al igual que, a semejanza de
- japane:
- ~と同様に [とどうように]
- pole:
- tak samo jak
- rumane:
- cum ar fi
- ruse:
- так же, как
- slovake:
- tak ako tak, taktiež
- turke:
- aynı, tıpkı
simile kiel
- En maniero parte sama, iel komparebla kun tio ke...: Simile kiel fajro kontraŭ akvo ⫽ Batale sin defendas kaj muĝante ⫽ Ekstermi penas sian malamikon, ⫽ Tiele nun batalas la kolero ⫽ En mia brusto kontraŭ viaj vorto Ifigenio .

- angle:
- in a similar manner to
- beloruse:
- падобна таму, як
- france:
- de même manière que
- germane:
- ähnlich wie
kiel se
-
Simile al la okazo ke:
estis al ŝi kiel se ŝi paŝus sur akrajn
tranĉilojn
[39];
mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel
se oni vivus trimil jarojn
DL
;
li eksaltis, kiel se oni lin pikus.
kvazaŭ1
39.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- angle:
- as if
- beloruse:
- як бы
- ĉine:
- 似的 [shìde], 犹如 [yóurú]
- france:
- comme si
- germane:
- als wenn, als ob
- hispane:
- como si
- pole:
- jakby
- rumane:
- ca
- ruse:
- как если бы
- turke:
- sanki
estkiel
- Kiel3: li faris ĉi tion estkiel patro (en sia funkcio de la patro); ŝi respektis lin estkiel sian patron (ĉar li estis ŝia patro); ni rigardis tion estkiel nian devon (t.e. „ni rigardis tion nia devo“, ne „ni rigardis tion kvazaŭ nian devon“); Ĝi estas amuza kaj ĝuebla estkiel beletraĵo, sed ĝi ne estas valida obĵeto filozofia [40]; li lasis la tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton [41]; en kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn [42]; estkiel indicojn oni rajtas uzi ne nur entjerojn [43]; Aparte ĝojigis min estkiel poeton konstati la realan ekziston de legantoj de miaj verkoj en la sunleviĝa Japanujo [44].
Rim.:
PIV kaj PAG proponas por tiu senco strangan vorton
estiel, kiun tamen ne
eblas rigardi kunmetaĵo aŭ derivaĵo (ĉar ĝia senco ne estas
regule derivebla el EST kaj IEL — „iel“ ja neniam
rolas estkiel konjunkcio, kaj la adverbo „este“
egale malkonvenas pro la sama kaŭzo). Malfacilas kompreni,
kial PIV kaj PAG ne konsideris la tute regulan kunmeton
„estkiel“, analogian al la bone atestita
samkiel.
[Sergio Pokrovskij]
Rim.:
La supre citita uzo de tiu kunmetita vorto en la Vikipediaj
artikoloj ŝajnas nekutima kaj senbezona al mi.
Simpla „kiel“, eventuale kun ioma ŝanĝo de la vortordo, tute
sufiĉus por esprimi la ideon.
[Wolfram Diestel]
- angle:
- as, in the function of
- beloruse:
- як, у якасьці
- france:
- en qualité de qn, qch, à titre de qn, qch
- germane:
- als
- hispane:
- como tal, tal como
- pole:
- takie jak
- rumane:
- ca atare
- ruse:
- как, в качестве, будучи
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.