*fidel/a UV
*fidela
- 1.
- (iu)
Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn
promesojn; ne trompanta la konfidon de iu;
ne perfida:
kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David
[1];
li estis homo fidela, kaj diotima
[2];
la Judoj restis fidelaj al sia reĝo
[3];
vi […] estas fidela al li kiel hundo
[4];
forta kaj fidela en sia kredo
[5];
fidela ĝis la morto
[6];
la feliĉo restas fidela al mi
[7];
nigrabluaj fidelaj (esprimantaj fidelecon) okuloj
[8];
Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne
devas esti ligita al unu persono
[9];
resti fidela al la principo dubi pri ĉiu kaj ĉio
[10];
multjara fidela komunisto
[11];
amiko fidela estas trezoro plej bela
PrV
.
fidinda, konfidebla, lojala
- 2.
- (io)
Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta:
tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj
[12];
atestanto fidela kaj vera
[13];
fidela al la […] ŝablono
[14];
jen mia fidela raporto
[15];
versa traduko, kelkfoje simpliga, kelkfoje ne tre fidela
[16].
aŭtenta, kredinda, vera2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 22:14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 20:2
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
12. La Nova Testamento, Apokalipso 22:6
13. La Nova Testamento, Apokalipso 3:14
14. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 20
15. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 15
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto

- angle:
- faithful, trustworthy 1. loyal, trusty 2. accurate, exact
- beloruse:
- 1. верны, адданы 2. верагодны, дакладны, пэўны, надзейны
- bulgare:
- верен
- ĉeĥe:
- věrný
- ĉine:
- 忠 [zhōng], 忠实地 [zhōngshíde], 忠心 [zhōngxīn], 可信任 [kěxìnrèn], 忠实 [zhōngshí], 荩 [jìn], 坚贞 [jiānzhēn]
- france:
- fidèle (adj.), loyal, conforme (fidèle), précis (fidèle)
- germane:
- treu 1. treu 2. getreu
- hispane:
- fiel
- hungare:
- 1. hű, hűséges 2. hű
- ide:
- fidela
- indonezie:
- 1. berbakti, dapat dipercaya, loyal, patuh, tepercaya, setia, taat 2. akurat, persis, tepat
- japane:
- 忠実な [ちゅうじつな], 誠実な [せいじつな], 節操の堅い [せっそうのかたい], 貞節な [ていせつな], 事実を曲げない [じじつをまげない]
- nederlande:
- trouw
- okcidentfrise:
- trou
- portugale:
- 1. fiel, leal 2. fiel, leal, seguro
- ruse:
- 1. верный, преданный 2. точный, верный, достоверный
- slovake:
- verný
- ukraine:
- вірний, відданий
fideleco
- 1.
- Kvalito de tiu kiu agas fidele: repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco [17]; ili estas generacio perfida, infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon [18]; ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj [19]? ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al la cezaro post la lasta incidento sian fidelecon [20]; fideleco al la kredo de niaj prapatroj [21]; kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon [22].
- 2.
- Konformeco al originalo aŭ vero: ne povante juĝi la fidelecon al la originalo, mi havas la impreson, ke Berveling celas precizigi ĉion, kio ĉe Zamenhof restis ambigua, svaga aŭ eĉ rekte erara [23]; fideleco al […] tradicioj [24].
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:23
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:20
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVII
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIII
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
23. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
24. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof

- fidelity, loyality, faithfulness
- beloruse:
- вернасьць, адданасьць
- ĉeĥe:
- věrnost
- ĉine:
- 長情 [chángqíng]
- france:
- fidélité
- germane:
- Treue
- hungare:
- hűség
- ide:
- fideleso
- indonezie:
- 1. kebaktian, keloyalan, loyalitas, kepatuhan, kepercayaan, kesetiaan, ketaatan 2. keakuratan, kepersisan, ketepatan
- japane:
- 忠実 [まめ], 誠実 [せいじつ], 節操 [せっそう]
- nederlande:
- trouw
- slovake:
- vernosť
- ukraine:
- вірність, відданість, точність, вірогідність
fidelulo
- 1.
- Homo fidela: li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj [25]; la fidelulo de la reĝo marŝis plu, li marŝadis tiom, ke fine li atingis Sunleviĝlandon [26]; ne fidu fidelulon, fidu propran okulon PrV .
- 2.
Fidela ano de religia grupo; aktiva adepto kontraste al malfidelulo: malaperis piuloj kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj [27]; oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis [28].
25.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIX
26. E. Benedek, trad. M. Benczik: La reĝidino de Sunsubirlando, en: Hungaraj Fabeloj, 1979
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:1
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a

- believer
- beloruse:
- 1. прыхільнік 2. вернік
- bulgare:
- верен човек, приближен
- ĉeĥe:
- věrný člověk
- france:
- 2. fidèle (subst.)
- germane:
- Getreuer
- hungare:
- hívő, hűséges ember
- indonezie:
- 1. orang berbakti, orang loyal, orang patuh, orang percaya, orang setia, orang taat 2. orang beriman
- japane:
- 誠実な人 [せいじつなじん], 忠実な人 [ちゅうじつなじん]
- slovake:
- verný človek
- ukraine:
- вірна, віддана людина, благовірний (ім.)
malfidela
- Trompa, ne fidela: malfidela administratoro, kiu ŝtelis [29]; mi volis puni la malfidelan virinon [30]; (figure) la malfidelaj, nereteneblaj sunradioj [31]; nur la komplete malfidelaj homoj insistas, ke ni ĵuru al ili fidelon, por la fidelaj sufiĉas klare eldirita vorto [32].
29.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
31. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
32. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
31. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
32. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
- angle:
- unfaithful
- beloruse:
- няверны, неправаверны, здрадны
- ĉeĥe:
- nevěrný, zrádný
- ĉine:
- 不忠誠 [bùzhōngchéng], 不老实 [bùlǎoshí], 不忠实 [bùzhōngshí]
- france:
- infidèle (adj.), adultère (adj.), déloyal, pas fidèle (adj.), imprécis (pas fidèle), inconstant, parjure (adj.), volage (adj.)
- germane:
- untreu, treulos
- indonezie:
- tidak berbakti, tidak loyal, tidak patuh, tidak percaya, tidak setia, tidak taat
- japane:
- 不誠実な [ふせいじつな], 不貞な [ふていな], 背信の [はいしんの], 不忠の [ふただしの]
- nederlande:
- ontrouw
- ruse:
- неверный (изменник)
- slovake:
- neverný
- ukraine:
- невірний, віроломний
malfideliĝi
-
Sin montri malfidela:
tiuj virinoj […] ne malfideliĝos al siaj edzoj
[33].
apostatiĝi, defali, deturniĝi, perfidi, transkuri
33.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXIX
- beloruse:
- здраджваць
- france:
- abandonner (renier sa fidélité envers), trahir (renier sa fidélité envers)
- germane:
- untreu werden
- hungare:
- hűtlenné válik
- indonezie:
- menjadi tidak berbakti, menjadi tidak loyal, menjadi tidak patuh, menjadi tidak percaya, menjadi tidak setia, menjadi tidak taat, berkhianat
- japane:
- 節を曲げる [せつをまげる], そむく, 裏切る [うらぎる]
- nederlande:
- ontrouw worden
- ruse:
- изменить (предать)
- ukraine:
- виявити невірність, віроломство, зрадити
malfidelulo
- 1.
- Homo malfidela, malkonstanta, nefidinda: li havis tro […] da rilatoj kun la malfideluloj kaj malamikoj [34]; ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon [35].
- 2.
Eksterulo rilate al fideluloj de iu religio; sendiulo aŭ alireligiano: la dioj montros sian forton kontraŭ la malpieco de la malfideluloj [36]; tra la epokoj, la religiuloj ĉiam invokis dian mandaton por masakri malfidelulojn [37].
herezulo, pagano, profanulo
34.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
35. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
37. M. Parenti: La mito de Tibeto, MAS, 2008-04-29
35. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
37. M. Parenti: La mito de Tibeto, MAS, 2008-04-29
- beloruse:
- здраднік, няверны (наз.)
- ĉeĥe:
- zrádce
- france:
- infidèle (subst.) 2. mécréant (subst.)
- germane:
- Untreuer, Treuloser
- indonezie:
- 1. orang yg tidak berbakti, orang yg tidak loyal, orang yg tidak patuh, orang yg tidak percaya, orang yg tidak setia, orang yg tidak taat, pengkhianat 2. orang kafir, orang yg tidak beriman
- japane:
- 不実な人 [ふじつなじん], 不貞者 [ふていしゃ], 背信者 [はいしんしゃ], 不忠者 [ふちゅうもの]
- ruse:
- неверный (как сущ., изменник)
- slovake:
- zradca
verfidela
- Ne devianta de la vero, fidele esprimanta la veron, verema: la verfidela historiisto Turpín [38]; la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj [39].
38.
Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 6ª
39. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
39. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
- angle:
- veracious
- beloruse:
- праўдалюбны, праўдзівы
- ĉine:
- 逼真地 [bīzhēnde], 基于实事 [jīyúshíshì], 现实 [xiànshí]
- germane:
- wahrheitsgetreu
- indonezie:
- bersih hati, ikhlas, jujur, tulus, tulus hati, tulus ikhlas
- ruse:
- правдивый