*ŝovel/i UV
*ŝoveli
(tr)
- Forpreni kaj transŝuti ian materion per ŝovelilo aŭ per plata instrumento aŭ objekto simila al ŝovelilo: ŝoveli karbojn [1]; [li] fosis kaj ŝovelis seninterrompe [2]; laŭlonge de la domoj estis ŝovelita mallarĝa irvojeto [3]; mi ŝovelis la skoriojn al la mezo de la kaldronega vando [4]; ni ŝovelis la rubon en puŝĉaretojn [5]; la ĉerko […] malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero [6]; li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron [7]; (figure) stabila malvarma alt-premo en la nordo ŝovelas sekan arktan malvarman aeron en mezajn latitudojn [8].
1.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 30
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
8. Monato, Stefan Maul: Varmo kaj frosto, 2010

- angle:
- shovel
- beloruse:
- зграбаць
- bulgare:
- копая
- ĉeĥe:
- házet lopatou
- ĉine:
- 鏟 [chǎn], 铲 [chǎn], 杴 [xiān], 锨 [xiān]
- france:
- pelleter, creuser à la pelle
- germane:
- schaufeln, schippen
- hispane:
- remover con la paleta, palear
- hungare:
- lapátol
- indonezie:
- mencedok, menciduk, menggayung, keduk, mengeduk, menyauk, menyekop, menyendok, menyibur, menyodok, menajak
- itale:
- palare, spalare
- japane:
- すくう, すくい取る [すくいとる], かく
- nederlande:
- scheppen (met schop)
- perse:
- بیل زدن، با خاکانداز برداشتن
- pole:
- szuflować
- portugale:
- remover, apanhar com pá
- ruse:
- сгребать (лопатой), зачерпывать
- ukraine:
- згрібати (лопатою), збирати (сміття, землю)
ŝovelilo
- Larĝa plato, ordinare konkava, fiksita ĉe tenilo, rado ks, per kiu oni prenas kaj transmetas amaseton da io (sablo, akvo, balaaĵo ktp): pavimbatiloj […] staris meze de ŝoveliloj, mezuriloj kaj puŝĉaroj [9]; ŝi proksimiĝis kaj eltiris per ŝovelilo ĉiujn panbulojn unu post alia [10]; la radoj turniĝas, la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas [11].
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
- angle:
- shovel
- beloruse:
- шуфель
- bulgare:
- лопата
- ĉeĥe:
- lopata
- ĉine:
- 梩 [lí], 鍁 [xiān], 锨 [xiān], 鍤 [chā], 锸 [chā], 鏟 [chǎn], 铲 [chǎn]
- france:
- pelle
- germane:
- Schaufel, Schippe
- hispane:
- pala
- hungare:
- lapát
- indonezie:
- sekop, penyekop, sodok, penyodok, tajak
- itale:
- pala, badile
- japane:
- シャベル, スコップ
- nederlande:
- schop
- perse:
- بیل
- pole:
- szufla, łopata
- portugale:
- pá
- ruse:
- совковая лопата
- ukraine:
- лопата (совкова), совок, черпак, ківш (екскаватора)
panŝovelilo
Longtenila ŝovelilo, per kiu oni enŝovas kaj
elŝovas bakaĵojn el granda kuirforno:
li ĉe ŝtipo ĉarpentis panŝovelilon
[12].
12.
A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
fratoj, 1947
- beloruse:
- лапата (пекарская)
- ĉeĥe:
- pekařská lopata
- france:
- pelle de boulanger
- germane:
- Brotschaufel, Brotschieber, Backschieber
- hispane:
- pala de panadero
- indonezie:
- sekop roti
- pole:
- łopata do chleba