surf/o SPV

surfo

MAR
1.
Frapado de ondoj leviĝantaj, frakasiĝantaj kaj refluantaj ĉe marbordo: ĉirkaŭ la piedoj de la monto murmuris la surfo, la akvomaso altiĝis kaj refalis, ondis kontraŭ la rokoj kaj remalaltiĝis kvazaŭ granda vivanta estaĵo [1]; trahakis la ŝipestro la glacion ĉirkaŭ la ŝipo kaj atendis, ĝis kiam venos „la surfo“, nome la printempa alfluo [2]; (figure) mola sono kiel surfo, kuŝis sube de l' konversaciado [3]. SIN:ondofrapadoVD:plaŭdejo
2.
La ŝaŭma rompiĝanta kresto de ondo, altiĝanta pro malprofunda akvo ĉe marbordo: feliĉaj banoj en la surfoj [4]; [ŝi] rigardis al la maro, al ŝaŭmaj surfoj, kurantaj sur ondoj [5].
1. Tove Jansson, trad. Sten Johansson: Muminvalo, La patro kaj la maro 2, La lumturo, [vidita je 2006-02-27]
2. Jan Welzl, trad. Moraviaj esperanto pioniroj: Tridek jarojn en la ora nordo, Olomouc, 1931
3. Domo de l' Se, esperanto.us
4. Vikipedio, Ĉapelo de la sorĉisto
5. Jurij German, trad. Jurij Finkel: Rusio juna, 5. Dronis la hakilo
angle:
surf
beloruse:
прыбой
bulgare:
морска пяна, плискащи се вълни
ĉeĥe:
příboj moře
ĉine:
大浪 [dàlàng]
france:
déferlante (vague), rouleau (vague)
germane:
Brandung 2. brechende Welle, Schaumkamm
hispane:
ola de traslación
hungare:
hullámverés
japane:
寄せて砕ける波 [よせてくだけるなみ]
katalune:
onada, (trencant)
nederlande:
zich brekende golf
pole:
przybój (o wodzie morskiej)
ruse:
прибой
slovake:
príboj, vlnobitie
ukraine:
прибій, гребінь хвилі, бурун

surfi

1.
SPO Gliti sur surfo ekzemple per surfotabulo: konataj plaĝoj por surfi [6]; (figure) [ili] surfas sur la ondoj de homaro dum koncerto [7]; (figure) tiu faŝista partio surfas sur la ondo de la depresio kaj timo pro enmigrado [8].
2.
KOMP Retumi: sekvan fojon kiam vi surfos en la reto, ne forgesu viziti la paĝon […] [9].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru ondorajdi, tabulveli.
6. R. Mattos: Drama Menina, Ĝangalo, Liberspaco, [2005-07-15]
7. Hotel Desperado, Facebook
8. Ĉu mi hontos pro miaj samlandanoj
9. L. S.: Komento, Eventoj 1997-03, numero 121a
angle:
surf 2. websurf
beloruse:
1. займацца сэрфінгам 2. сядзець у Інтэрнэце
bulgare:
сърфирам
ĉeĥe:
plavit se na surfu
ĉine:
冲浪 [chōnglàng], 衝浪 [chōnglàng] 2. 上網 [shàngwǎng], 上网 [shàngwǎng]
france:
surfer
germane:
surfen 1. surfen (Sport), wellenreiten 2. surfen (im Internet)
hispane:
1. surfear 2. navegar en internet
hungare:
szörfözik
itale:
1. surfare 2. navigare (internet)
japane:
波乗りをする [なみのりをする], サーフィンをする [さーふぃんをする]
katalune:
1. fer surf 2. navegar per internet
nederlande:
1. surfen (sport) 2. surfen (internet)
pole:
surfować
ruse:
заниматься серфингом
slovake:
surfovať
ukraine:
займатися серфінґом

administraj notoj