oscil/i PVEF
oscili
- 1.
Regule varii ĉirkaŭ meza valoro aŭ inter pluraj polusoj: la oscilanta nadlo en kompaso.
ondi, vibri
baskuli, muari, pendoli, svingiĝi
- 2.
- (figure) Balanciĝi, ŝanceliĝi: survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj [1]; la bestio, tiele mortvundita, oscilas, ĝia peza korpo balanciĝas, stumble genuiĝas [2]; la personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro, mecenato, impresa virtuozo, skolestro, sindonema instruanto, zorga patro kaj aliaj roloj [3]; artikolisto traktu nociojn kiel „demokratio“, „volo de la popolo“, „justeco“, „ŝancegaleco“ tre prudente, ilia signifo povas oscili inter vakua vorto kaj mortiga bastono [4].
1.
Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
2. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Volo de la popolo?, 2011
2. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Volo de la popolo?, 2011
- angle:
- oscillate
- beloruse:
- гайдацца, вібраваць
- bulgare:
- колебая
- ĉeĥe:
- kmitat, oscilovat
- ĉine:
- 摆动 [bǎidòng], 擺動 [bǎidòng], 搖擺 [yáobǎi], 摇摆 [yáobǎi], 振荡 [zhèndàng], 振蕩 [zhèndàng]
- france:
- osciller
- germane:
- oszillieren, schwingen
- hungare:
- rezeg, oszcillál
- japane:
- 振動する [しんどうする]
- nederlande:
- oscilleren
- perse:
- نوسان کردن
- pole:
- drgać, oscylować
- portugale:
- oscilar
- rumane:
- oscila, tremura
- ruse:
- колебаться, качаться, осциллировать
- slovake:
- chvieť sa, kmitať, oscilovať
- ukraine:
- коливатися, хитатися, вібрувати
oscilo
-
Unuopa tien-reen-movo de io oscilanta:
osciloj […] de risorto
[5];
aparato por produkti elektrajn oscilojn
[6];
kato kreas oscilojn en intervalo de ĉ. 20 kaj 140 hercoj
[7].
ondo3, vibro
5.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 2014
7. Monato, Julius Hauser: Kafo kun kato, 2015
6. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 2014
7. Monato, Julius Hauser: Kafo kun kato, 2015
- angle:
- oscillation
- france:
- oscillation
- germane:
- Oszillation
- ruse:
- колебания
oscilado
- Daŭra tien-reen-moviĝo de io oscilanta: modernaj horloĝoj uzas osciladojn de kristala kvarco, kies re[s]onanca frekvenco estas konstanta [8]; kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj [9].
8.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
- angle:
- oscillation
- france:
- oscillation
- germane:
- Oszillation
- ruse:
- колебания