Noaĥ/o

Noaĥo

NOM Vira antaŭnomo hebredevena, precipe tiu de la deka prapatro biblia, kiu kun sia familio transvivis la Diluvon: kion diri pri aliaj legendoj, tre gravaj en la eŭropa kulturo: Adamo kaj Eva, Noaĥo kaj la arkeo, la nasko de Jesuo ktp? [1]; kvazaŭ ĉiuj judoj laŭvorte kredus la rakonton pri Noaĥo [2]; post la diluvo Dio benis Noaĥon kaj liajn filojn, kun la ordono ke ili plenigu la teron [3]; la dinastio Hulling devenas el Jafeto, la filo de Noaĥo [4].
Rim.: La norma formo hebrea estas Noaĥ, sed la Londona Biblio ial (ĉu zamenhofe?) preferis strangan esperantigon Noa, kiu estas nek etimologie ĝusta, nek internacia, nek oportuna por Esperanto (ekz-e kp „Noaĥaj ordonoj“ kaj „No(a)aj ordonoj“).
1. Anna Lowenstein: Bibliaj legendoj en la lernejo, Ateismo, novembro 2023, p. 20
2. Anna Lowenstein: Duboj pri la porkido, Esperanto aktuell 2015/1, p. 22
3. A. Cherpillod: La Biblio ‐ ĉu historio? ĉu legendoj, ISBN 2-906134-76-1 (2008)
4. August Strindberg, trad. Oskar Frode: La Insulo de Feliĉuloj, p. 45
angle:
Noah
beloruse:
Ной
ĉine:
諾亞 [Nuòyà], 诺亚 [Nuòyà], 挪亚 [Nuóyà], 挪亞 [Nuóyà]
elefene:
Noa
france:
Noé
germane:
Noah
greke:
Νωέ
hebree:
נח
hispane:
Noé
indonezie:
Nuh
itale:
Noè
katalune:
Noé, Noè
nederlande:
Noach
pole:
Noe
rumane:
Noe
ruse:
Ной

administraj notoj