1monolog/o JED

monologo

Solparolado, parolado sen ĉeestantoj aŭ sen respondado de ĉeestantoj: ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon [1]; la ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis [2].
a)
TEA Sceno dum kiu rolulo, estante aŭ sin kredante sola, parolas al si mem: elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte [3]; kvin monologoj kun ilustraĵoj [4]; Internacia Arta Teatro prezentis ankaŭ nombron da unuaktaĵoj kaj monologoj dum unu vespero [5].
b)
TEA Amuza rakonteto, kiun unu persono recitas en porplezura kunveno. VD:skeĉo
ANT:dialogo
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (teatra) solparolado.
angle:
monologue 1.a soliloquy
beloruse:
маналёг
ĉeĥe:
monolog
ĉine:
自言自語 [zìyánzìyǔ], 自言自语 [zìyánzìyǔ]
france:
monologue
germane:
1.a Monolog, einsame Rede
hungare:
1.a monológ, magánbeszéd
japane:
独白 [どくはく], モノローグ, ひとりごと, 長話 [ながばなし], 長談義 [ながだんぎ]
nederlande:
monoloog
pole:
monolog
portugale:
monólogo
rumane:
monolog
ruse:
монолог
slovake:
monológ
svede:
1.a monolog
ukraine:
монолог

monologi

Paroli sole, sen respondantoj: la radioaparatoj de l' najbaroj monologas [6]; ĉiam monologante, Fernando rapide marŝis sur la vojeto [7]; mi multon legis pri Esperanto ĉu en la dudekaj, aŭ en la tridekaj.. jes... – malrapide monologis la redaktoro [8].
angle:
make a monologue
beloruse:
гаварыць маналёг
ĉeĥe:
monologizovat, vést monolog
ĉine:
自言自語 [zìyánzìyǔ], 自言自语 [zìyánzìyǔ]
france:
monologuer
germane:
monologisieren, einen Monolog halten, ein Selbstgespräch führen
japane:
独白する [どくはくする], ひとりごとを言う [ひとりごとをいう], 長話をする [ながばなしをする]
pole:
mówić do siebie samego, prowadzić monolog
rumane:
vorbești singur, conduce un monolog
slovake:
viesť monológ
ukraine:
виголошувати монолог

interna monologo

BELE Rakontmaniero rekte prezentanta per vortoj la pensadon de rolulo: eblas diri ke la tuta novelo estas interna monologo de la edzino [9]; la murdanto eĉ komentas la policajn fuŝserĉojn per interna monologo [10].
9. V. Melnikov: La lingvo de okuloj..., 2005-11-16
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
internal monologue
beloruse:
унутраны маналёг
france:
monologue intérieur
germane:
innerer Monolog, Selbstgespräch
pole:
monolog wewnętrzny
rumane:
monolog interior

administraj notoj