2monogram/o JED

monogramo

Desegna kunmetaĵo el la komencaj literoj de nomo, ofte uzata kiel neformala aŭ artista subskribo: la gazetoj tuj aperis kun rando el koroj kaj monogramoj de la reĝidino [1]; tenante en la mano belan leterujon [kies] antaŭa, silka flanko montris belege broditan monogramon de Vilfrido [2]; monogramo, plektita el haroj en nigra kadro [3]; la donita monogramo ne […] konformas al la nommajuskloj de la kliento [4]; la kolekto enhavas ilustraĵojn videble malpli altkvalitajn, portantajn la monogramojn L kaj LP [5]. VD:inicialo, logotipo, versalo
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri komenclitera emblemo.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj el trans la Montoj.
5. Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
angle:
monogram
beloruse:
манаграма
ĉeĥe:
monogram
ĉine:
字母組合 [zìmǔzǔhé], 字母组合 [zìmǔzǔhé]
france:
monogramme
germane:
Monogramm
hungare:
monogramm
japane:
モノグラム, 組合せ文字 [くみあわせもじ]
nederlande:
monogram
pole:
monogram
portugale:
monograma, cifra (monograma)
rumane:
monogramă
ruse:
монограмма
slovake:
monogram
ukraine:
монограма

administraj notoj