mojos/a Viki
mojosa
-
Akronimo de
modernjunstila, t.e. „mjs-a“; impresanta aŭ
plaĉanta al junuloj:
en mojosa etoso pasis Aktivula Renkontiĝo
[1];
la nuna hiphopo estas ege elektronika kaj nun oni tre zorgeme klopodas fari
mojosajn sonbatojn
[2];
menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko
[3].
leĝera2,
senpretenda,
ŝika
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri modernjunstila, laŭmoda,
bonega, malaĉa, ŝatindega, bonuma.
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
3. La Ondo de Esperanto, 2013 N°8-9 (226-227)
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
3. La Ondo de Esperanto, 2013 N°8-9 (226-227)
- angle:
- cool
- beloruse:
- файны, круты, супэр
- ĉine:
- 俊 [zùn], 优秀的东西 [yōuxiùdedōngxi], 優秀的東西 [yōuxiùdedōngxi], 带感 [dàigǎn], 帶感 [dàigǎn], 給力 [gěilì], 给力 [gěilì], 酷斃 [kùbì], 酷毙 [kùbì]
- france:
- relax, sympa
- germane:
- toll, genial, geil (cool), abgefahren (cool), angesagt (cool), (voll) krass (cool), (voll) schick (cool), total in (cool)
- hispane:
- chulo, majo, genial
- nederlande:
- cool
- pole:
- fajny, wspaniały, świetny, super, cool
mojose
- En mojosa maniero: tio sonas mojose [4]! vetkura ludo en mojose brila grafiko [5]; en la Morta Maro […] se oni provas subakviĝi, la akvo tiras onin supren, mojose ĉu ne [6]? ĉu ne estus mojose se ni havus nian propran monon [7]?
4.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La unua kaj mojosa. ĈeSKEJ!
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Cifereca mono:
- beloruse:
- файна, крута, супэр
- germane:
- cool, krass
- pole:
- wspaniale, świetnie, super, cool
mojosi
8.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sekvinda agado: la leviĝanta „Aŭroro“
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sekvinda agado: la leviĝanta „Aŭroro“
- angle:
- be cool
- beloruse:
- быць файным
- germane:
- cool sein, abgehen (cool sein)
- pole:
- być fajnym (młodzieżowe), być super
mojoseco
- Stato de tio, kio estas mojosa: Mojoseco kaj Muziko: Muzaiko! Julián Hernández […] per siaj profesieco […] kaj samtempe vigleco, mojoseco, […] ĉiam tenis alte la lernemon [10].
10.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nikaragvo: bona semo estis plantita (Poór Veronika)
- angle:
- coolness
- beloruse:
- цудоўнасьць
- germane:
- Coolness
- hispane:
- algo fantástico
- nederlande:
- coolheid
- pole:
- opanowanie, fantastyczność
mojosulo
- Mojosa homo.
- beloruse:
- круты хлопец
- germane:
- cooler Typ
- pole:
- spoko gość
mojosejo
- Mojosa renkontejo, renkonto, retpaĝo; junulejo: MOJOsejo, alternativa semajno por gejunuloj (gejunula renkonto en kastelo Gresiljono).
- angle:
- cool place
- beloruse:
- крутое месца
- germane:
- coole Location
- hispane:
- sitio de reunión de moda
- pole:
- modne miejsce spotkań, fajna miejscówka