Ĥartum/o, Kartum/o PIV1

Ĥartumo, Kartumo

GEOG Ĉefurbo de Sudano (32˚35'E, 15˚36'N): ĉe la kartuma riverkunfluejo konstruis la angloj grandiozajn akvocisternojn kaj kolosajn digojn [1]. brita instruistino […] ĉe elementa lernejo en Ĥartumo, Sudano, estis arestita, ĉar ŝi permesis, ke pluŝurso uzata dum instruado portu la nomon Muhamado [2]; ekde 1982 instruis li en Kartumo kaj en diversaj oficiraj lernejoj [3].
1. J. Kohen-Cedek: Inter Blua kaj Blanka Niloj, Malgranda Revuo, 1947/4
2. Monato, Paul Gubbins: La pluŝurso kaj la profeto, 2008
3. Vikipedio, John Garang
angle:
Khartoum, Khartum
arabe:
الخرطوم
beloruse:
Хартум
ĉine:
喀土穆 [Kātǔmù], 喀土穆 [kātǔmù]
france:
Khartoum
germane:
Khartum
hispane:
Jartum
japane:
ハルツーム
katalune:
Khartum
nederlande:
Khartoem
pole:
Chartum
portugale:
Cartum
ruse:
Хартум
svede:
Khartoum
ukraine:
Хартум

administraj notoj