genip/o Viki , ĵenipap/o

genipo, ĵenipapo

1.
BOT Mezgranda aŭ malgranda arbo grandfolia, kun ovoformaj fruktoj el la norda parto de Sudameriko; la frukto de unu specio (Genipa americana) estas manĝebla kaj donas bluan kolorilon; genro el familio rubiacoj (Genipa): la genipo-frukto similas al figo [1]; la frukto de ĵenipapo havas la formon de maracas-sonorilo [2].
botanika tabulo de Genipa americana
PD  [3]
2.
KUI Frukto de genip-arbo: indiano marubo, kies korpo estis surpentrita per suko el genipo [4]; la firmao fabrikis vinagron kaj drinkaĵojn el ĵenipapo [5].
1. -: Genipa americana, Vikipedio, 2023-11-10
2. : Jenipapo, Tupi, Japonês e Coreano, 2014-01-20
3. Johann Wilhelm Weinmann: Phytanthoza iconographia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Geniculata_and_Genipa.jpg
4. K. Markelova, trad. -: Amazono senvualigita, Unesko Kuriero, 2022-01 ĝis 03
5. -: Pitú, Vikipedio, 2023-10-22
beloruse:
геніпа
france:
génipayer
germane:
1. Jenipapobaum 2. Jenipapofrucht
latinece:
1. Genipa americana 1. Genipa

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.