*17dokument/o JED

dokumento

Skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo kaj atesto: ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn [1]; malgranda tablo ŝarĝita de dokumentoj, skribitaj sur papiruso [2]; jes, ĝi estas eraro, sed ĝi […] apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon [3]; kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al vi [4]; el tia laboro mi povas ĉerpi por mia tezo la dokumentojn, kiujn mi bezonas [5]; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento PrV . VD:akto2, arkivo, atesto
angle:
document
beloruse:
дакумэнт
bulgare:
документ
ĉeĥe:
doklad, dokument, listina, listinný průkaz
ĉine:
資料 [zīliào], 特許證 [tèxǔzhèng], 契据 [qìjù]
france:
document
germane:
Urkunde, Dokument
hispane:
documento
hungare:
okmány, dokumentum
japane:
文書 [ぶんしょ], 資料 [しりょう], 記録 [きろく]
nederlande:
document
norvege:
dokument
pole:
dokument, pismo
portugale:
documento
rumane:
scris
ruse:
документ
slovake:
doklad, dokument, listina
tibete:
དཔེ་ཆ་
ukraine:
документ

dokumenti

(tr)
1.
(ion) Pruvi per dokumentoj: fotoj, poŝtkartoj, geografiaj mapoj […] dokumentas lian eksterordinaran vojaĝon [6]; la etapoj de tiu morala descendo estis priskribitaj kaj abunde dokumentitaj jam antaŭ kelkaj jaroj [7]; (figure) la rigardo de Karlo klare dokumentas, ke li volas ion [8]. VD:atesti
2.
(iun) Noti, fiksi en formo de dokumento: por dokumenti sian sindonecon al la nova religio, la konvertitoj kutimis meti krucon en la familian blazonon [9]; mi verkas nun manlibron, en kiu mi dokumentas ĉian laboron, kiun la volontulo kutime faras, por ke la scio ne estu perdita [10]; ni senĉese dokumentas nian vivon kaj elmontras ĝin rete por publika juĝo [11]. VD:aŭtori, verki
angle:
document
beloruse:
дакумэнтаваць
ĉeĥe:
dokládat, dokumentovat, prokázat
ĉine:
文献 [wénxiàn]
france:
documenter
germane:
dokumentieren 1. beurkunden 2. niederschreiben, festhalten (im Dokument), ein Dokument verfassen
hebree:
לתעד
hispane:
documentar
hungare:
dokumentál
japane:
資料で証明する [しりょうでしょうめいする], 記録に残す [きろくにのこす]
nederlande:
documenteren
norvege:
dokumentere
pole:
1. udokumentowywać 2. dokumentować
portugale:
documentar
ruse:
документировать
slovake:
dokumentovať
ukraine:
документувати

dokumentaro

Tuto de la dokumentoj, uzataj por difinita celo: Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI [12]; tiuj paperoj […] estas la tuta dokumentaro mem, kiu nepre estus ebliginta min gajni tiun ĉi longe pribatalitan proceson [13]; UEA komisiis la subskribinton kolekti la necesan materialon kaj redakti la dokumentaron [14]; grava dokumentaro estis liverita fine […]al la norvega parlamentano Carl Henry, por ke li povu apogi sian proponon al la Norvega Nobel-Komitato [15].
angle:
documentation
beloruse:
дакумэнтацыя
ĉine:
文件彙編 [wénjiànhuìbiān], 用作證據的文件 [yòngzuòzhèngjùdewénjiàn], 文件整理 [wénjiànzhěnglǐ], 記錄片 [jìlùpiàn], 文献资料 [wénxiànzīliào], 證書 [zhèngshū]
france:
documentation
germane:
Dokumentation
hispane:
documentación
itale:
documentazione
japane:
一件書類 [いっけんしょるい], 参考資料集 [さんこうしりょうしゅう]
nederlande:
documentatie
pole:
dokumentacja
ukraine:
досьє, справа (канцелярська)

dokumentujo

Ujo por orde enteni dokumentojn: [li] transdonis al Karal dokumentujon plenan je paperoj kaj fotoj [16]. VD:dosiero, paperujo, registro, teko
angle:
briefcase
beloruse:
тэчка, папка (для дакумэнтаў)
ĉine:
卷宗 [juànzōng]
france:
porte-document(s)
germane:
Aktenordner, Mappe, Aktentasche, Ordner
japane:
書類箱 [しょるいはこ]
pole:
aktówka
ukraine:
папка для документів, течка для документів

dokumenta kredito

angle:
letter of credit
beloruse:
акрэдытыў
ĉine:
付款凭单 [fùkuǎnpíngdān], 信用證 [xìnyòngzhèng], 信用征 [xìnyòngzhēng]
france:
lettre de créance, accréditif
germane:
Akkreditiv
hungare:
okmányos meghitelezés, akkreditív
nederlande:
accreditief (documentair krediet), documentair krediet
pole:
akredytywa

administraj notoj

~a kredito : Mankas dua fontindiko.
~a kredito : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.