*arbitr/a UV
*arbitra
-
Ne antaŭvidebla nek influebla de aliaj, sed
nur laŭ ies volo aŭ kaprico:
arbitraj reguloj
[1];
obei la arbitrajn kapricojn de […] diktatoro
[2];
tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj
ŝanĝado, […] sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera
[3];
estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga,
arbitra metodo
[4];
ĉiuj pluaj transformiĝoj okazis ne kiel rezulto de individua arbitra volo, sed
kolektive, en la kadro de la socio
[5];
gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj
[6];
la junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino
Anna Aĥmatova
[7].
konsekvenca, konvencia, orda, regula1
aleatora, despota, hazarda, kaprica, libervola, subjektiva
1.
Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
2. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
7. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, 2003

- angle:
- arbitrary
- beloruse:
- самавольны, адвольны, самаўпраўны, свавольны
- bretone:
- tidel
- bulgare:
- произволен, съзнателен, преднамерен
- ĉeĥe:
- arbitrární, arbitrérní, jednostranný, libovolný, svévolný
- france:
- arbitraire (adj.)
- germane:
- willkürlich, beliebig
- hebree:
- שרירותי
- hispane:
- arbitrario
- hungare:
- önkényes
- japane:
- 任意の [にんいの], 勝手気ままな [かってきままな]
- nederlande:
- willekeurig, arbitrair
- pole:
- arbitralny
- portugale:
- arbitrário
- rumane:
- arbitrar
- ruse:
- произвольный, своевольный, самоуправный
- slovake:
- náladový, svojvoľný, voľný
- svede:
- godtycklig
- tibete:
- གང་བྱུང་མང་བྱུང་
- ukraine:
- довільний, самовільний, самочинний, свавільний
arbitre
-
En arbitra maniero:
neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej
malgrandan ŝanĝon
[8];
[en] Volapuk [la] vortoj […] estas arbitre
elpensitaj
[9];
ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj
[10];
nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn
[11];
mi devis arbitre decidi pri kelkaj principoj
[12].
laŭvole, trafe-maltrafe
8.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
9. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto

- arbitrarily
- beloruse:
- адвольна, свавольна
- france:
- arbitrairement
- germane:
- willkürlich, beliebig
- japane:
- 任意に [にんいに], 恣意的に [しいてきに]
- pole:
- arbitralnie, według uznania, dowolnie
arbitro
- 1.
-
Agmaniero, decidmaniero arbitra:
severaj [leĝoj] permesantaj nenian escepton nek arbitron
[13];
ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro
[14];
la kuraĝa don Quijote de La Mancha, riparanto de mistraktoj kaj arbitroj
[15];
erari apartenas nur al la arbitro de la homaj kapabloj
[16];
la aŭtoro ne agis laŭ propra arbitro, sed konsultis diversajn fakulojn
[17];
legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla
civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro
[18].
kaprico
- 2.
- (evitinde) (malofte) Arbitracianto, aŭtoritatulo (aŭ alia kontraŭfundamenta kromsignifo de la latina etimo): la virinoj en Romo admiris lian flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco [19].
13.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
14. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
15. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, Parto 1ª, ĉap. 4ª
16. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
17. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
18. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I

- 1. свавольства, свавольле, самаўпраўнасць, самаўпраўства, самадурства
- bretone:
- 1. tid
- bulgare:
- 1. произвол
- ĉeĥe:
- 1. libovůle, svévole
- france:
- 1. arbitraire (subst.)
- germane:
- 1. Willkür, Beliebigkeit
- hebree:
- 1. שׁוֹפֵט
- hispane:
- 1. arbitrariedad
- hungare:
- 1. önkény
- nederlande:
- 1. willekeur
- pole:
- 1. samowola, widzimisię
- ruse:
- 1. произвол, своеволие, самоуправство
- slovake:
- 1. svojvôľa, svojvoľnosť